Festo 2009, Aliĝu nun! (Parto 1)
De Shtelo De Lipoj, la 28an de aprilo 2009.
Saluton!
FESTO[*]! inter la 8-a kaj la 15-a de aŭgusto de 2009! En Germanio! Kun
muziko! Aliĝu nun!
Karaj, ni volas vidi vin ĉi-somere en Zwingenberg por festumadi kun vi.
Ni jam prizorgis la muzikan programon kaj ĝi mojosas.
Aŭskultu (nu, legu): Supernova, Kapriol, La Pafklik, Stefo kaj Sulajka,
Tone, Gijom, Scorbüt, ...
Ni eĉ provas plifaciligi vian venon ĝis la festivalejo per specialaj
esperantaj mojosaj karavanoj! (la detaloj baldaŭ disponeblos rete)
Kaj se vi rapide aliĝas, ĝi kostas (preskaŭ) nenion!
Limdato por la nuna aliĝperiodo estas la 15a de majo 2009.
Ĉiuj informoj kaj aliĝilo disponeblas ĉe
http://festo.esperanto-jeunes.org/
Publikigita en Humuro | Sendi al amiko | neniu komento »
Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton).
Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
16
voĉdono(j) : 3.75/5